La Geamantoj Sur La Verda Benk' Testo

Testo La Geamantoj Sur La Verda Benk'

refrain:
Al geamantoj kiuj, sur la verda benk'
verda benk', verda benk'
Ne zorgante pri l' silenta plent'
de preterpasantoj
Unu alian kisas sur la verda benk'
verda benk', verda benk'
kun zumado pri sia pasi'
Jen iras mia simpati'
Pri l' tapeto sur la mur' kaj varmo de sekur' estonte en trankvil'
ili kunbabilas jam dum manon tenas man'
Ili revas pri vesper' en plaĝa atmosfer' kaj laù plej nova stil'
Ili jam elektas nomon por naskota fil'
refrain
Kiam pia famili' ekvidas kun envi' tiajn friponojn du
ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen'
Tamen tiu bigotar', fil', filin' kaj la par', spirito kaj tiel plu
ŝatus foje en sekur' frandadi tion mem
refrain
La monatoj pasos for, do repaciĝos kor' kaj rev' de l' juna venk'
dum ĝielon ekvualos pezaj nuboj jam
Ili tiam vidos ke hazarde sur ale' sur tia fama benk'
ili vivis la plej bonan parton de la am'
Artisti per lettera
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
Privacy Policy
Privacy & Cookie Policy