La Virbovo Kaj La Luno Testo

Testo La Virbovo Kaj La Luno

La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej.
Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'
La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĝoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
ĝin rigardas kaj triste sopiras
Artisti per lettera
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
Privacy Policy
Privacy & Cookie Policy